Subject: Internet-aliro per retposxto Summary: Tiu cxi gvidilo montros al vi kiel preni dosierojn el FTP-ejoj, esplori Internet-on per Gopher, sercxi informojn per Archie, Veronica, Netfind, aux WAIS, aliri TTT-on, kaj ecx aliri Usenet-novajxgrupojn uzante NENIUN ALIAN ILON OL RETPOSXTON. Version: 5.34 +----------------------------------------------------------------+ | Internet-aliro per retposxto | | Gvidilo de "Doctor Bob" por Nerekta Internet-Uzado | | 5-a eldono - marto 1996 | +----------------------------------------------------------------+ Originala titolo: Accessing The Internet By E-Mail Tradukita de Martin Weichert Kopirajto/Copyright (c) 1994-96 "Doctor Bob" Rankin Kopirajto/Copyright (c) 1995-96 Martin Weichert, por la esperantigo Cxiuj rajtoj rezervitaj. Permeso estas donita por sensxangxe kopii kaj disvastigi tiun cxi dokumenton kondicxe ke la kopirajt-indiko kaj tiu cxi permes-indiko restu en cxiuj kopioj. Vi rajtas alsxuti gxin al via preferata bultenejo aux Internet-servilo! Kiel uzi Internet-servojn per retposxto --------------------------------------- Se vi ne havas rektan Internet-konekton per via bultenejo aux alretiga servo, ne sole vin koncernas tiu problemo. Cxirkaux duono el la 150 landoj kiuj havas konekton al tiu reto de retoj Internet, havas nur retposxtan konekton. Sed se vi opinias tion limiga, legu plu. Vi povas aliri preskaux cxiujn Internet-ajn frandajxojn per retposxto. Eble vi jam auxdis pri FTP, Gopher, Archie, Veronica, Finger, Usenet, Whois, Netfind, WAIS, kaj la Tut-Tera Teksajxo (World-Wide Web) sed pensis ke sen rekta konekto ili estas ekster via atingo. Tute male! Per simplaj retposxtaj ordonoj vi povas utiligi cxion tion kaj ecx pli en Internet. Kaj ecx se vi ja havas plenan Internet- konekton, vi povas sxpari kaj monon kaj tempon uzante retposxtajn servojn. La retposxto al Internet estas via aligxilo al La Reto. Mi rekomendas al vi, unue tralegi cxi tiun tekston gxisfine, kaj poste reiri kaj provi la prezentitajn procedojn. Tiel vi ekhavos pli vastan perspektivon pri la troveblaj informmaterialoj, enkondukon pri la iloj per kiuj vi povas labori, kaj la plej bonajn metodojn por trovi la de vi sercxatajn informojn. Plej lastaj sxangxoj al la teksto ---------------------------------- 5.3 Novaj adresoj por TTT-serviloj; Pizza Server; Novaj novajxserviloj Nova gopher-servilo en Cxehxio; Pliaj retposxt->Usenet-adresoj; FAQ@whitehouse.gov 5.2 Nova TTT-servilo en Germanio; Aldonis/forigis kelkajn FTP-servilojn Notis kelkajn eksajn gopher-servilojn; pluraj novaj tradukoj 5.1 Korektis adreson de web-mail@ebay.com; Nova Agora en Japanio! "agora@www.undp.org" limigita al "evolulandoj" Nova Gopher-servilo en Argentino: gophermail@ccc.uba.ar Nova FTP-servilo en Argentino: ftpmail@ccc.uba.ar 5.0 Multaj novaj tradukoj; anoncas ACCMAIL-dissendoliston Gxisdatigitaj: FTPmail, Gophermail, WWWmail, mail<->usenet-serviloj Novaj: Webster lookup, Wordserver, Currency Converter, ISP Search Lycos, Webcrawler: novaj adresoj Lancxebla Askia versio de UUDECODE.COM por DOS-uzantoj 4.9 Gxisdatigita listo de mail->usenet-serviloj Gxisdatigita listo de usenet-per-gophermail-serviloj Borsraporto de Martin Wong ne plu funkcias Novaj tradukoj haveblaj 4.8 Gxisdatigita listo de Gopher-ejoj 4.7 Nova TTT-servilo "agora@www.undp.org" 4.6 Usenet-sercxo per "agora@mail.w3.org" ne plu funkcias. Kiel trovi la plej fresxdatan version? -------------------------------------- Tiu cxi artikolo nun haveblas de pluraj auxtomataj retposxtaj serviloj. Por ricevi la plej fresxan (*anglan*) version, sendu retmesagxon al unu el la sekvaj adresoj. Al: mail-server@rtfm.mit.edu (por Usono, Kanado, k Suda Ameriko) Skribu mesagxon kun malplena temlinio, kaj nur jena linio en la CXEFTEKSTO: send usenet/news.answers/internet-services/access-via-email Al: mailbase@mailbase.ac.uk (por Euxropo, Azio ktp.) Skribu mesagxon kun malplena temlinio, kaj nur jena linio en la CXEFTEKSTO: send lis-iis e-access-inet.txt La dosiero ankaux haveblas per anonima FTP cxe unu el jenaj FTP-ejoj: FTP-ejo: rtfm.mit.edu get pub/usenet/news.answers/internet-services/access-via-email FTP-ejo: mailbase.ac.uk get pub/lists/lis-iis/files/e-access-inet.txt La Esperanto-traduko haveblas per anonima FTP en la jena FTP-ejo: FTP-ejo: ftp.cs.chalmers.se get pub/users/martinw/esperanto/retumi-retposxte.txt Antaux ol skribi... ------------------- Mi petas, antaux ol vi skribas al la auxtoro por demandi ion aux doni gxisdatigan informon, certigxu unue ke vi havas la plej fresxdatan version de tiu cxi gvidilo. Ne rezignu tro baldaux pri la sxargxitaj retposxtaj serviloj, kaj se vi ricevas erarmesagxon, reprovu alihore aux alitage. Se vi sxatus ricevi cxiam plej fresxajn gxisdatigojn kaj anoncojn de novaj versioj, send la ordonon: SUBSCRIBE ACCMAIL en la CXEFTEKSTO de la mesagxo al la adreso "LISTSERV@LISTSERV.AOL.COM". Tio abonigas vin al la ACCMAIL-dissendolisto, kiu fakte estas bonega forumo por demandi kion ajn vi volas scii pri cxi tiu gvidilo. Tre probable vi ricevos pli rapidan respondon de iu listano ol de la auxtoro, cxar tiu ricevas plurcent mesagxojn cxiusemajne! Aliaj tradukoj de cxi tiu teksto -------------------------------- Pluraj legantoj, tre dankinde, volontulis elangligi cxi tiun tekston en aliajn lingvojn. La cxi-suba listo montras la staton de la traduklaboro farita aux farata. Cxiu el la fintradukitaj tekstoj estas ricevebla per sendo de retmesagxo Al: BobRankin@mhv.net Temo: send accmail.xx kie anstataux la "xx" vi metu la lingvokodon laux jena tabelo: - cxehxa (tradukita - 4-a eldono) dosiernomo: accmail.cz - cxina (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.tw - dana (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.dk - Esperanto (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.eo - finna (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.fi - franca (tradukita - 4-a eldono) dosiernomo: accmail.fr - gaela (tradukata) dosiernomo: accmail.ie - germana (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.de - greka (tradukata) dosiernomo: accmail.gr - hebrea (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.he - hispana (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.sp - hungara (tradukita - 4-a eldono) dosiernomo: accmail.hu - indonezia (tradukita - 4-a eldono) dosiernomo: accmail.id - itala (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.it - japana (tradukita - 4-a eldono) dosiernomo: accmail.jp - kataluna (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.ca - kroata (tradukita - 4-a eldono) dosiernomo: accmail.hr - nederlanda (tradukita - 3-a eldono) dosiernomo: accmail.nl - norvega (tradukita - 4-a eldono) dosiernomo: accmail.no - persa (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.ir - pola (tradukita - 4-a eldono) dosiernomo: accmail.pl - portugala (tradukita - 2-a eldono) dosiernomo: accmail.pt - rumana (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.ro - rusa (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.su - slovaka (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.sk - sveda (tradukata) dosiernomo: accmail.se - tagaloga/filipina (tradukata) dosiernomo: accmail.ph - taja (tradukita - 5-a eldono) dosiernomo: accmail.th - turka (tradukata) dosiernomo: accmail.tr Bonvole kontaktu la auxtoron se vi volas helpi traduki la tekston en iun alian lingvon. Dankoj ------ Cxi tiu teksto ade kreskas kaj plibonigxas danke al la cxiutaga inundo de komentoj kaj demandoj kiujn la auxtoro ricevas. La sekvaj personoj estas dankendaj pro ilia laboro traduki "Accessing ..." al diversaj lingvoj. (Se mi forgesis iun, sciigu al mi, kaj mi gxoje aldonos vin al la listo.) Flesch Balint - hungara traduko Ron Barak - hebrea traduko Nikola Borojevic - kroata traduko Krzysztof Buniewicz - pola traduko Claude Bay - franca traduko Pierre Couillard - franca traduko Shahriar Eivazzadeh - persa traduko Vadim Fedorov - rusa traduko Ricard Forner - kataluna traduko Julio Gil - hispana traduko Stefan Greundel - germana traduko Mihai Jalobeanu - rumana traduko Paavo Juntunen - finna traduko Aitor Jerez - hispana traduko Isamar Maia - portugala traduko JM Neves - portugala traduko Ewa Poskrobko - pola traduko Stanislav Ponca - slovaka traduko Oe Wely Eko Raharjo - indonezia traduko Boonyakiat Saengwan - taja traduko Vidar Sarvik - norvega traduko Christian Schou - dana traduko Martin Slunecko - cxehxa traduko Zvonko Springer - kroata traduko Andras Sogor - hungara traduko Komatsu Toshiki - japana traduko Jeene van der Hoef - nederlanda traduko Dario Vercelli - itala traduko Martin Weichert - Esperanta traduko La tradukinto al Esperanto kore dankas al Edmund Grimley Evans, Pierre Jelenc kaj Sergej Pokrovskij pro iliaj tre valoraj komentoj. La kompanio DELRINA CORPORATION, kreinto de WinComm Pro, Internet Messenger kaj aliaj bonaj programaraj produktoj, ankaux fieras esti subtenanto de cxi tiu entrepreno. Parenteze... "Kio estas Internet"? ---------------------------------- Multaj enkondukaj tekstoj pri Internet pene kaj plene detalas pri la historio, la konsisto kaj la protokoloj de Internet. Se tion vi sercxas cxi tie, vi ne trovos gxin, cxar cxi tio estas praktika konsilaro "kiel uzi", kaj ne historia lernolibro. Kiam vi acxetas novan auxton, vi ne bezonas legi "La vivo kaj la epoko de Henry Ford" antaux ol enauxtigxi kaj ekveturi. Kaj kiam vi acxetas novan komputilon, neniu devigas vin studi tekston pri cirkvitoprojektado antaux ol vi lancxos ludprogramon por via distrigxo aux tekstredaktilon por via verkemo! Do, se vi preferas lauxeble transsalti la preparadojn kaj tuj enprofundigxi, vi venis al la gxusta loko. Mi ne tedos vin per cxiuj detalacxoj. Anstatauxe, mi ofertas al vi mian resuman difinon de Internet, kaj samtempe rekomendas al vi legi pli en iu(j) el la multaj legindaj libroj kaj gvidiloj pri Internet listigitaj sube en la literaturlisto. Kelkaj estas ecx senkostaj, haveblaj rekte per Internet! Internet, Interreto - vaste sin etendanta kolektajxo de komputilaj retoj cxirkaux la mondo, konektanta registarajn, armeajn, edukajn kaj komercajn instituciojn samkiel privatulojn, por doni abundan gamon de komputilaj servoj, materialoj, kaj informoj. La utiligo de pluraj retaj konvencioj kaj komunaj iloj igas gxin aspekti kvazaux unu sola vasta reto, kvankam la interkonektitaj komputiloj havas multe diversajn programarojn kaj aparatarojn. Enbusigxu! ---------- Se vi sxatus virtualan rondvojagxon tra Internet, viditan el via propra komforta braksegxo, abonu la dissendoliston THE INTERNET TOURBUS. Gxi estas garantiite senpaga, kaj vi povas aligxi kiam ajn vi volas, sendante la linion SUBSCRIBE TOURBUS en la CXEFTEKSTO de la mesagxo al la adreso "LISTSERV@LISTSERV.AOL.COM". Vi ricevos dufoje semajne mallongan retmesagxon, kiu atentigas pri amuzaj kaj interesaj aktivecoj en Internet. Kion la leganto atentu? ----------------------- La celo de tiu teksto estas kaj instrua kaj praktika, do gxi inkluzivas amason da veraj ordonoj kaj Internet-adresoj. Por pli da klareco, mi sxovis tiujn iom dekstren per kelkaj komencaj spacetoj. Ne inkluzivu tiujn spacetojn kiam vi provos la ordonojn! Vi ankaux vidos esprimojn kiel "" aux "" en la teksto. Konsideru tiajxojn "jxokeroj" aux variabloj kiujn vi devas anstatauxigi per iu tauxga valoro. NE inkluzivu la citilojn " " aux la pintajn krampojn < > en viajn ordonojn, krom se instrukciite fari gxuste tion. Plej multaj retposxtaj serviloj komprenas nur etan aron da ordonoj kaj estas ne tre indulgaj se oni devias de tio kion ili atendas. Do, skribu NUR la indikitajn ordonojn en la temlinion aux la cxeftekston de via mesagxo, kaj NE enmetu iujn aldonajn liniojn, kiel ekz-e (permane aux auxtomate aldonitan) leterpiedon kun subskribo ktp. Krom se io alia estas indikita, vi povas lasi la temlinion aux la cxeftekston de la mesagxo malplena. Se via posxtprogramo insistas ke vi skribu ion, simple tajpu "XYZZY" aux iun alian sensencajxon. Certigu ankaux ke unu malplena linio estu inter la mesagxkapo kaj la cxefteksto. Kaj ja atentu la majusklecon de dosieraj kaj dosierujaj nomoj kiam vi uzas retposxtajn servilojn. La majuskleco preskaux cxiam gravas! *-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-* SPECIALA NOTO: La retposxtaj serviloj cxi tie listigitaj estas plejparte funkciigataj de bonvolemaj volontuloj cxe kompanioj aux universitatoj. Se vi misuzas (aux trouzas) la servilojn, ekzistas granda sxanco ke oni ilin cxesigos por cxiam. Gxuste tio fakte okazis al pluraj el la plej utilaj retposxtaj serviloj en 1995. Se vi havas pli rektan Internet-aliron, lasu la uzadon de retposxtaj serviloj al la malpli bonsxancaj. Provu limigi viajn datumtransportojn al unu megabajto tage. Ne supersxargxu la servilojn per multaj mendoj samtempe. *-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-* FTP per retposxto ----------------- FTP signifas 'file transfer protocol' ("dosier-transiga protokolo") kaj estas maniero akiri dosierojn kiuj trovigxas en malproksimaj komputiloj. En Internet-a lingvajxo, tiuj foraj komputiloj nomigxas 'sites' [sajts] ("FTP-ejoj", "arhxivejoj", "ejoj"). Dosieroj en FTP-ejoj estas normale arangxitaj en formo de "arbo" aux hierarhxio de dosierujoj (dosieroj en dosierujoj en dosierujoj... ktp.), kie cxiu dosierujo havas sian temon. En vizito al FTP-ejo per "viva" Internet-dialogo, oni normale unue indikas la nomon de la FTP-ejo, salutas ('login') per siaj uzantnomo kaj pasvorto, navigas al la celata dosierujo ('directory') kaj elektas dosiero(j)n transportota(j)n reen al onia masxino. Uzi FTP-on per retposxto estas tre simile, escepte ke oni atingas la celatan FTP-ejon per speciala retposxta FTP-servilo ('ftpmail server') kiu mem salutas la foran masxinon kaj resendas al vi la menditajn dosierojn, reage al la ordonoj senditaj en via retmesagxo. Ecx uzantoj kun plena Internet-konekto povas gxui FTP-adon per retposxto, cxar kelkaj popularaj FTP-ejoj estas ege sxargxitaj kaj la dialogaj reagoj povas esti limake malrapidaj. Estas do malstulte sxpari tempon kaj monon helpe de retposxto. [Atentu ke en la termino "retposxta FTP-servilo", la atributo "retposxta" indikas la manieron PER KIO la servilo donas sian servon, dum la kunmeto kun "FTP-" indikas KIUN servon gxi liveras. CXIUJ serviloj menciitaj en cxi tiu teksto estas nomataj laux la sama konvencio: "X-a servilo" estas per-X-a servilo, dum "Y-servilo" liveras la servon Y. Sekve "X-a Y-servilo" unusence signifas "per-X-a servilo de Y", ne inverse. Tiel eblas oportune distingi ekz-e inter "Gopher-servilo" (kiu liveras Gopher-ajxojn) kaj "(per-)Gopher-a servilo" (kiu liveras ion alian per Gopher). La angla lingvo ne estas tiel konsekvenca, sed ofte la nomo "Y-mail server" indikas (per)posxtan Y-servilon. /Noto de la tradukinto.] Por FTP-i retposxte, unue vi bezonas liston de FTP-ejoj. Tio estas la (adresoj de) foraj komputilaj sistemoj kiuj ebligas onin preni ("elsxuti") dosierojn anonime (do, sen uzantnomo nek pasvorto por tiu sistemo). Pluraj popularaj FTP-ejoj estas indikitaj en listo malsupre, sed ankaux eblas ricevi ricxan liston de centoj da ejoj por anonima FTP, sendante retmesagxon al jena Internet-adreso: mail-server@rtfm.mit.edu kun malplena temlinio kaj jenaj linioj en la cxefteksto de la mesagxo: send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part1 send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part2 ... (ktp.) ... send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part21 Vi tiam ricevos retposxte 21 dosierojn kiuj kune estas la 'FTP Site List' (listo de FTP-ejoj). Cxiu el tiuj dosieroj ampleksas cx. 60 KB (kilobajtojn), do la tuto sumigxos je pli ol megabajto! Tio povus esti tro por via sistemo, do unue provu eltrovi cxu la listo eble jam ekzistas cxe via hejma sistemo, aux eble komence mendu nur kelketajn el tiuj 21 kiel specimenon antaux ol preni la reston. Alia preninda dosiero estas la 'FTP Frequently Asked Questions' (la "oftaj demandoj" aux "fakdosiero" pri FTP; en la angla lingvo). Gxi enhavas multe pli da informoj pri FTP-servoj, aldonu do ankaux jenan linion al via retmesagxo: send usenet/news.answers/ftp-list/faq Ricevinte la liston de FTP-ejoj, vi vidos dekojn da registrajxoj kiel jena, indikanta i.a. la nomon de la FTP-ejo, la situon, kaj la specon de la arhxivaj dosieroj. Site : oak.oakland.edu Country: USA Organ : Oakland University, Rochester, Michigan System : Unix Comment: Primary Simtel Software Repository mirror Files : BBS lists; ham radio; TCP/IP; Mac; modem protocol info; MS-DOS; MS-Windows; PC Blue; PostScript; Simtel-20; Unix Se vi trovas interesan FTP-ejon en la listo, sendu retmesagxon al unu el jenaj retposxtaj FTP-serviloj: ftpmail@ccc.uba.ar (nur Argentino) ftpmail@cs.uow.edu.au (nur Auxstralio) bitftp@vm.gmd.de (Germanio) ftpmail@ftp.uni-stuttgart.de (Germanio - NE FUNKCIAS?) ftpmail@ieunet.ie (Irlando) bitftp@plearn.edu.pl (Pollando) ftpmail@archie.inesc.pt (nur Portugalio) ftpmail@ftp.sun.ac.za (Sudafriko) ftpmail@ftp.sunet.se (Svedio) ftpmail@ftp.luth.se (Svedio) ftpmail@NCTUCCCA.edu.tw (Tajvano) ftpmail@oak.oakland.edu (Usono) ftpmail@sunsite.unc.edu (Usono) ftpmail@decwrl.dec.com (Usono) * bitftp@pucc.princeton.edu (Usono) ftpmail@ftp.Dartmouth.EDU (Usono) ftpmail@census.gov (Usono) ftp-request@netcom.com (Usono) ftpmail@src.doc.ic.ac.uk (Britio) Fakte ne gravas kiun el ili vi elektos, sed servilo kiu estas geografie pli proksima al vi eble respondos pli rapide - kaj malpli sxargxos la reton. (Bonvole NE uzu la unuan en la listo simple pro tio ke gxi estas la unua!) En la cxefteksto de la mesagxo, skribu: open dir quit * Escepte por la servilo(j) de dec.com skribu "connect" anstataux "open". Rezulte vi ricevos liston pri la dosieroj en la "radika dosierujo" (la plej supra en la hierarhxio) de la FTP-ejo. Jen ekzempla respondo se oni uzas "oak.oakland.edu" por la . +---------------------------------------------------------------------+ | | | -r--r--r-- 1 w8sdz OAK 1255 Nov 9 16:32 README | | drwxr-xr-x 3 w8sdz OAK 8192 Feb 25 05:17 SimTel | | d--x--x--x 3 root system 8192 Jan 19 20:26 bin | | d--x--x--x 5 root system 8192 Dec 30 05:15 etc | | drwxrwx--- 2 incoming OAK 8192 Feb 25 11:05 incoming | | drwxr-xr-x 3 w8sdz OAK 8192 Jan 30 17:37 pub | | drwxr-xr-x 2 jeff OAK 8192 Apr 17 1994 siteinfo | | | +---------------------------------------------------------------------+ El tiu komplika tabelo nin interesas cxefe du eroj: La plej maldekstra signo indikas al ni dosierujon (d) aux simplan dosieron (-); kaj la plej dekstra kolumno montras la nomojn de la dosier(uj)oj. En via sekva retmesagxo vi povas navigi al aliaj dosierujoj per la aldona linio (ekz-e) chdir pub antaux la ordono "dir". ("dir" = 'directory' = dosierujo: tiu ordono listigas la enhavon de la aktuala dosierujo; kaj chdir estas simple 'change directory' = sxangxu dosierujon. "pub" estas ofta nomo por dosierujo kun publike akireblaj ajxoj kaj estas kutime bona loko por komenci.) Kiam vi trovis la nomon de dosiero kiun vi volas preni, uzu: get en la venonta mesagxo anstataux "dir". Se la celata dosiero estas pura tekstdosiero en 7-bita Askio (ASCII), do tio jam suficxas. Sed, se gxi estas duuma dosiero (ekz-e lancxebla programo, densigitajxo, ktp.) aux tekstdosiero kun 8-bitaj signoj (ekz-e ISO 8859, Latin-1, -2, -3, ...), tiam vi bezonos unu pluan ordonon: binary en via mesagxo *antaux* la "get". ('binary' [bAjneri] = duuma.) Konsilo: Multaj dosierujoj en FTP-ejoj enhavas "leguminon": dosieron nomatan 00-index.txt aux README ("legu min") aux simile, kiu priskribas la dosierojn en tiu dosierujo. Se vi dum esplorado trovas per "dir" tian dosiernomon, tiam elsxutu ("get") tiun dosieron kaj ^sparu iom da tempo. Do bone. Ni havigu la tekston de la "Magna Carta" (grava dokumento en la brita historio). Jen la mesagxo kiun vi sendas al ftpmail@sunsite.unc.edu (aux iu alia retposxta FTP-servilo): open ftp.spies.com (la nomo de la FTP-ejo) chdir Gov/World (la dosierujo kie logxas la dosiero) get magna.txt (elsxutu la tekston) quit (kaj ni survojas hejmen.) Jen la ordonoj per kiuj vi elsxutus dosieron el 'Simtel Software Repository' menciita supre. open oak.oakland.edu (la nomo de la FTP-ejo) chdir SimTel/msdos/disasm (la dosierujo kie logxas la dosiero) binary (cxar ZIP-dosieroj estas duumaj) get bubble.zip (interesa nomo, cxu ne?) quit (kaj fino!) Jen ankoraux kelkaj interesaj FTP-ejoj kiujn vi eble volos "viziti". (Uzu la FTP-ejo-nomon post "open" kaj la proponitan dosierujnomon post "chdir", precize kiel en la jxusaj ekzemploj.) ocf.berkeley.edu Provu: pub/Library - dokumentoj, Biblio, poezio... rtfm.mit.edu Provu: pub/usenet/news.answers - USENET-informoj oak.oakland.edu Provu: SimTel/msdos - DOS-programar-ar-ego! quartz.rutgers.edu Provu: pub/humor - humuro por bona humoro gatekeeper.dec.com Provu: pub/recipes - kuir- kaj recept-arhxivo [Noto de la tradukinto: La plej multaj tekstoj en tiuj ejoj estas anglaj. Jen kelkaj FTP-ejoj aparte interesaj por esperantistoj:] ftp.stack.nl Provu: pub/esperanto - centra Esperanto-arhxivejo ftp.netcom.com Provu: pub/el/elna - Esperanto en Nord-Ameriko Memoru ke ne eblas simple sendi retposxtajxon al ftpmail@ kie estas iu ajn FTP-ejo, sed vi devas sendi "open " al unu el la konataj retposxtaj FTP-serviloj. Notu ke retposxtaj serviloj kutime estas tre okupitaj, do vi eble devos atendi la respondon dum kelkaj minutoj, horoj aux tagoj, depende de kiam kaj kien vi sendis vian mendon. Ankaux notu ke grandaj dosieroj povas esti disigitaj en pli etajn pecojn kaj sendataj en pluraj mesagxoj. Vi povas stiri tion (kaj ankaux indiki alian retadreson kien la ajxoj estu sendotaj) per apartaj ordonoj al la servilo, sed tiuj ne samas cxe cxiuj serviloj. Sendu do unue la ordonon "help", por ekscii kiel funkcias cxe la uzota servilo. Se la dosiero alvenanta al vi aspektas simile kiel tio cxi-sube (la vorto "begin" kun nombro kaj dosiernomo en unu linio, poste aro da 61-signaj linioj), tiam gxi supozeble estas duuma dosiero kodita per "uuencode". (Tio necesas por fidinde transporti duumajn dosierojn per retposxto.) begin 666 answer2.zip M4$L#!`H`!@`.`/6H?18.$-Z$F@P```@?```,````5$5,25@S,34N5%A480I[ M!P8;!KL,2P,)!PL).PD'%@.(!@4.!P8%-@.6%PL*!@@*.P4.%00.%P4*.`4. Por malkodi la koditajxon, vi devas nun iel havigi la programon "uudecode" - la "malon" de uuencode - en versio tauxga por via mastruma sistemo (DOS, OS/2, Unix, Macintosh, ktp.) Probablege vi trovos ekzempleron de gxi jam en via hejma komputilo aux en la arhxivo de via retkonekto- provizanto. Se tamen ne, vi povos sercxi gxin tra FTP-ejoj per procedo montrota en la venonta sekcio. Laste, sed ne plej malgrave: Se via retkonekto-provizanto postulas monon por konservi mesagxojn alsenditajn al vi kaj vi antauxvidas ricevi iujn dikajn retposxtajxojn per FTP, tiam estus sagxe trakti vian retan posxtkeston rapide kaj malplenigi gxin por eviti kotizojn por la konservado. ARCHIE per retposxto -------------------- Imagu ke vi scias la nomon de iu dosiero, sed havas nenian ideon en kiu FTP-ejo gxi eble kasxigxas. Aux eble vi ecx nur scias parton de la nomo kaj scivolas cxu iu ajn dosiero kun tiu nomparto haveblas per FTP. Archie estas la gxusta ilo por eltrovi tion. Archie-serviloj funkcias kvazaux datumbazo de cxiuj anonim-FTP-ejoj en la mondo: ili ebligas trovi la ejon kaj la nomon de sercxata dosiero. Uzi Archie-on per retposxto estas tre konvene, cxar kelkaj Archie-sercxoj dauxras longegan tempon, dum kiu vi povas trinki multajn tasojn da kafo. Por uzi Archie-on retposxte, simple sendu retmesagxon al unu el jenaj adresoj: archie@archie.rutgers.edu (Usono) archie@archie.sura.net (Usono) archie@archie.unl.edu (Usono) archie@archie.doc.ic.ac.uk (Britio) archie@archie.au (Auxstralio) archie@archie.funet.fi (Finnlando) archie@archie.luth.se (Svedio) archie@archie.kuis.kyoto-u.ac.jp (Japanio) Por ricevi detalan helpon kiel uzi Archie-on retposxte, metu la vorton help en la temlinion de la mesagxo kaj simple forsendu gxin. Vi ricevos retmesagxon klarigantan kiel uzi la Archie-servojn. Se vi jam volas tuj provi, skribu la ordonon: find en la cxeftekston (ne la temlinion) de la mesagxo. Anstataux skribu la nomon de la sercxota dosiero. Tio sercxos dosierojn kiuj nomigxas ekzakte kiel vi indikis. Ankaux eblas vortparta sercxo, t.e. vi volas trovi dosierojn kies nomo enhavas vian indikitan vorton kiel parton, ekz-e vi skribis "umo" kaj volas ke la programo trovu ankaux dosierojn nomatajn "umo.txt", "umoj.gif" aux "lumo-2.tar.gz". Por vortparta sercxo metu la linion set search sub antaux la ordonon "find". Kelkaj aliaj Archie-ordonoj povos utili al vi: set maxhits 20 (montru ne pli ol 20 dosierojn; sen tia indiko validas la implicita valoro 100) set match_domain usa (montru nur FTP-ejojn en Usono) set output_format terse (montru rezulton koncize) La rezulto kiun vi ricevos de via Archie-esploro enhavos nomojn de diversaj FTP-ejoj havantaj la sercxitan dosieron. Uzu la nomojn de la FTP-ejoj kaj tiujn de la dosierujo kaj dosiero por via venonta FTP-a elsxuto. Nun vi lernis suficxe por trovi tiun ilon "uudecode", menciitan en la jxusa sekcio. Ni sendu retmesagxon al archie@archie.rutgers.edu (aux iu alia Archies-servilo), kun jenaj linioj en la mesagxo: set match_domain usa (montru nur usonajn FTP-ejojn) set search sub (Ni volas vortpartan sercxon...) find uudecode (...por la vort(part)o "uudecode") Notu: vi devas sercxi la program-fontkodon (en programlingvo kiel ekz-e C aux BASIC) por "uudecode", ne la lancxeblan version - cxar tiu, kompreneble, estas duuma dosiero kaj gxi alvenus en "uuencode"-ita formo: jen diabla cirklo! - La rezulto de via Archie-esploro enhavas multajn informojn tiajn: Host ftp.clarkson.edu (128.153.4.2) Last updated 06:31 9 Oct 1994 Location: /pub/simtel20-cdrom/msdos/starter FILE -r-xr-xr-x 5572 bytes 21:00 11 Mar 1991 uudecode.bas Location: /pub/simtel20-cdrom/msdos/starter FILE -r-xr-xr-x 5349 bytes 20:00 17 Apr 1991 uudecode.c Nun vi povas uzi retposxtan FTP-servilon por elsxuti "uudecode.bas" (se vi disponas pri BASIC) aux "uudecode.c" (se vi havas C-tradukilon) de la FTP-ejo "ftp.clarkson.edu". Notu ke la plej fresxdata versio de uudecode troveblas cxe "SimTel repository", menciita supre. Sendu retmesagxon al listserv@SimTel.coast.net, inkluzive jena(j)n ordono(j)n en la mesagxa cxefteksto, kaj vi ricevos retposxte la menditajn programojn (.bas, .c) kaj priskribon (.doc): get uudecode.bas get uudecode.c get uudecode.doc SPECIALA NOTO: Por DOS-uzantoj ekzistas la programo UUDECODE.COM en LANCXEBLA, Askia versio. Tio estas maloftega escepto al la regulo ke lancxeblaj dosieroj devas esti koditaj por travivi retposxtan transporton. Vi povas ricevi gxin per retposxto kaj lancxi gxin tia kia gxi estas. Por ricevi gxin, sendu retmesagxon al bobrankin@MHV.net kun la temlinio: send uudecode.com (nepre minuskle). GOPHER per retposxto -------------------- Gopher estas bonega ilo por esplori Internet-on kaj estas la plej bona maniero trovi iun materialon se oni scias kion oni volas, sed ne scias kie gxin trovi. Gopher-sistemoj funkcias per menuoj kaj donas uzant-afablan interfacon al Internet-ajxoj, sercxoj, kaj inform-akiro. Gopher scias kie trovigxas Internet-aj valorajxoj, danke al la multaj volontuloj kiuj tempmalsxpare esploras la Reton, kolektas la indajxojn, starigas vojmontrilojn kaj glatigas la vojojn per auxtomataj tele- konektoj al foraj masxinoj kaj per kasxo de la foje misteraj aux mistifikaj ordonaroj, kaj gxi ofertas potencajn sercxeblecojn. En vizito al Gopher-ejo per "viva" Internet-dialogo, oni normale unue indikas la nomon de la ejo, navigas tra serio de hierarhxiaj menuoj al la celata valorajxo, kaj poste aux legas la informon aux retransportas gxin hejmen. Uzi Gopher-on per retposxto estas tre simile, krom ke oni atingas la celatan Gopher-ejon per speciala retposxta Gopher-servilo ('gophermail server') kiu anstataux vi "gopher"-as al la fora masxino kaj resendas al vi la menditan menuon, submenuon aux dosieron, reage al ordonoj senditaj en via retmesagxo. Kvankam ne cxiu menuero en cxiu menuo estas akirebla per "gophermail", vi tamen trovos abundajn interesajxojn per tiu metodo. Ek al la laboro: Ni sendu retmesagxon al unu el jenaj adresoj: gopher@info.lanic.utexas.edu Usono gophermail@ccc.uba.ar Argentino gophermail@cr-df.rnp.br Brazilo gophermail@eunet.cz Cxehxio gopher@lfmotol.cuni.cz Cxehxio gopher@ncc.go.jp Japanio gopher@nig.ac.jp Japanio gopher@ftp.technion.ac.il *NE PLU FUNKCIAS* gopher@earn.net *NE PLU FUNKCIAS* gophermail@calvin.edu *NE PLU FUNKCIAS* Suficxas skribi "HELP" en la cxefteksto de la mesagxo; la temlinio restas malplena. Anstataux tio eblas skribi la adreson de konata Gopher-ejo en la temlinion kaj ricevi la cxefmenuon de tiu ejo. Jen kelkaj interesaj Gopher-ejoj esploreblaj por via placxo. cwis.usc.edu gopher.micro.umn.edu english-server.hss.cmu.edu Ni estu auxdacaj kaj transsaltu la HELP-ajxojn nun. Ekpafu al iu retposxta Gopher-servilo, skribante en la temlinion: Temo: cwis.usc.edu Vi rericevos de la servilo mesagxon kiel tiun cxi: +--------------------------------------------------------------------+ | | | Mail this file back to gopher with an X before the items you want. | | | | 1. About USCgopher/ | | 2. How To Find Things on Gopher/ | | 3. University Information/ | | 4. Campus Life/ | | 5. Computing Information/ | | 6. Library and Research Information/ | | 7. Health Sciences/ | | 8. Research and Technology Centers/ | | 9. Other Gophers & Info Resources/ | | | | You may edit the following numbers to set the maximum sizes after | | which GopherMail should send output as multiple email messages: | | | | Split=27K bytes/message <- For text, bin, HQX messages | | Menu=100 items/message <- For menus and query responses | | # | | Name=About USCgopher | | Numb=1 | | Type=1 | | Port=70 | | Path=1/About_USCgopher | | Host=cwis.usc.edu | | # ... (cxi tie ne cxiuj linioj montritaj) ... | | Name=Other Gophers and Information Resources | | Numb=9 | | Type=1 | | Port=70 | | Path=1/Other_Gophers_and_Information_Resources | | Host=cwis.usc.edu | | | +--------------------------------------------------------------------+ Por pluiri al unu el la eroj en la reveninta menuo, simple resendu la tutan tekston de la mesagxo reen al la Gopher-servilo, kun ikso "x" metita apud la menuero(j)n kiu(j)n vi volas esplori. Tiam vi ricevos retposxte la venontan nivelon de la Gopher-menuo. Kelkaj menueroj kondukas al aliaj menuoj, aliaj kondukas al tekstdosieroj, kaj aliaj al sercxoj. En la ekzemplo supre, ni elektu x 9. Other Gophers & Info Resources (proks. "Aliaj Gopher-ejoj kaj informejoj") kaj resendas la tutan aferon al la posxta Gopher-servilo. Post tio vi ricevos novan menuon kun pluraj interesaj elektajxoj, inkluzive de 'Gopher Jewels' (Gopher-aj juveloj). Vi trovos MULTAJN gxuindajxojn laux tiu vojo. La projekto "Gopher-juveloj" estas supozeble la plej bone organizita kolekto de Internet-aj trovajxoj ekzistanta. Se unu menuero havas la etikedon 'Search' ("sercxo"), vi povas elekti tiun eron per ikso kaj aldoni via(j)n sercxvorto(j)n en la temlinio de via respondo. La sercxesprimo povas esti unu vorto aux pluraj vortoj ligitaj per buleaj operacioj 'and' (= kaj) kaj 'or' (= aux), ekz-e: document and (historic or government) sercxas informojn rilatajn al "dokumento kaj (historio aux registaro)", do supozeble historiajn dokumentojn aux registarajn dokumentojn. Cxiu el la trovitajxoj ('hits') de la sercxo estos montrata kiel menuero en la venonta Gopher-menuo. Notu: Ne vere necesas cxiam resendi la kompletan Gopher-menuon kaj cxiun kunsekvan vojinformon cxiufoje kiam vi respondas al la Gopher-servilo. Por malgrandigi vian mendmesagxon, suficas sendi sen la supra menuo, nur la menu-kapon kaj la parton sube kiu rilatas al la celita menuero. Tiukaze vi devas skribi "get all" en la temlinion. (Escepto: por sercxi, skribu nur la sercxesprimon en la temlinion.) La suba ekzemplo samefikas al nia antauxa "elekto 9". Split=0K bytes/message Menu=0 items/message # Name=Other Gophers Numb=9 Type=1 Port=70 Path=1/Other_Gophers_and_Information_Resources Host=cwis.usc.edu Cxar tio aspektas iom konfuze, jen traduko al homa lingvo: Konektigxu al 'port' ("pordo") n-ro 70 de la 'host' (Gopher-ejo) "cwis.usc.edu", prenu la submenuon 'Other Gophers' (aliaj Gopher-oj), kaj sendu gxin al mi en UNU peco, kiom ajn granda gxi estas. Notu: Kelkfoje Gopher-servilo resendas malplenan menuon aux mesagxon. Plej probable tio okazis cxar la servilo ne sukcesis konektigxi al la Gopher-ejo de kie vi volis ricevi la informon. Resendu vian mendon poste, kaj kun granda sxanco gxi funkcios. VERONICA per retposxto ---------------------- Dum temas pri sercxoj, jen estas bona okazo mencii pri Veronica. Simile kiel Archie donas sercxeblan indekson de FTP-ejoj, tiel Veronica ebligas la saman funkcion por "Gopher-spaco". Veronica demandos al vi kion vi volas sercxi (viaj sercxvortoj) kaj poste montros alian menuon kun cxiuj Gopher-menueroj kiuj respondas al via sercxo. Tipe Gopher-ece vi povos do elekti eron el tiuj kaj "gopher"-i gxin! (En angla lingvo, "to gopher it" - "gopher"-i gxin, estas prononcata tute same kiel "to go for it" - "iri por preni gxin" ;-) Por provi Veronica-n per retposxto, havigu al vi la cxefmenuon de iu retposxta Gopher-servilo laux la jxus priskribita metodo. Poste provu la elekton nomatan 'Other Gopher and Information Servers' = "Aliaj Gopher-ejoj kaj informservoj". Tiu menuo havos menueron por Veronica. Vi devos elekti Veronica-servilo(j)n kiu(j) traktos vian sercxmendon kaj indiki la sercxvortojn en la temlinio de via respondo. Ankaux en cxi tiu kazo retposxtaj serviloj povas vere savi viajn tempon kaj monon. Ofte la Veronica-serviloj estas tre okupataj kaj diras al vi 'try again later' = reprovu poste. Elektu do 2 aux 3 servilojn kaj vi havos bonan sxancon ke unu el ili povos trakti vian mendon tuj. Jen vojmallongigo en Gopher-retposxto: -------------------------------------- La vojo al kelkaj havajxoj, dosieroj aux datumbazoj, povas esti iom longa kaj bezonos plurajn retmesagxojn al la posxta Gopher-servilo. Sed jen bona novajxo: Se vi jam unu fojon sendis retmesagxon tien, vi povos re-utiligi gxin, modifante kaj aktualigante gxin laux viaj aktualaj bezonoj. Ekzemple, jen parto el la Veronica-menuo kiun vi ricevas per la jxusaj ordonoj. Vi povas sendi jenajn liniojn al ajna posxta Gopher-servilo por plenumi Veronica-sercxon. Split=64K bytes/message <- For text, bin, HQX messages (0 = No split) Menu=100 items/message <- For menus and query responses (0 = No split) # Name=Search GopherSpace by Title word(s) (via NYSERNet) Type=7 Port=2347 Path= Host=empire.nysernet.org Indiku la sercxvortojn en la temlinio kaj vidu kio aperos! Vi povas uzi buleajn kombinilojn en Veronica-sercxoj. Por (anglalingva) gvidilo kiel vortumi Veronica-sercxojn, sendu jenajn liniojn al Gopher-servilo: Name=How to Compose Veronica Queries Path=0/veronica/how-to-query-veronica Host=veronica.scs.unr.edu USENET per retposxto -------------------- Usenet (nomata ankaux 'netnews', "retnovajxoj") estas aro de pli ol 5000 diskutejoj pri cxiu ajn temo imagebla. Por bona komenco en la retnovajxoj kaj por eviti embarasigxon nenecesan, nepre legu unue la 'Usenet new users intro document' ("enkondukilo por novaj Usenet-uzantoj"), kiun vi ricevos sendante retmesagxon al: mail-server@rtfm.mit.edu kun malplena temlinio kaj jena linio en la cxefteksto: send usenet/news.answers/news-newusers-intro Por ricevi liston de cxiuj diskutejoj ('newsgroups', "novajxgrupoj, grupoj, forumoj"), aldonu jenajn ordonojn al via mesagxo: send usenet/news.answers/active-newsgroups/part1 send usenet/news.answers/active-newsgroups/part2 send usenet/news.answers/alt-hierarchies/part1 send usenet/news.answers/alt-hierarchies/part2 send usenet/news.answers/alt-hierarchies/part3 Por ricevi la fakdosieron ('FAQ, Frequently Asked Questions' = listo de "Oftaj Demandoj" kun iliaj respondoj) pri iu grupo, provu jenan ordonon: index usenet/ (Anstatauxigu punktojn "." en la nomo de la grupo per dividstrekoj "-") Se ekzistas fakdosiero(j) por la grupo, gxi (ili) aperos en la respondo kaj vi povos elsxuti gxin (ilin) per ordono: send usenet// Nun vi jam havas la bazajn informojn pri la grupo kiu vin interesas, kaj nun vi volas scii kiel legi en kaj kontribui al Usenet-grupo per retposxto. Por legi novajxgrupon vi povas uzi la Gopher-posxt-servon supre menciitan. Por ricevi liston de la plej novaj kontribuoj ("afisxoj") en unu grupo, sendu la sekvan linion al unu el la supre menciitaj retposxtaj Gopher-serviloj. Skribu "get all" en la temlinion kaj en la cxeftekston nur jenajn liniojn: Type=1 Port=4320 Path=nntp ls Host=gopher.ic.ac.uk (Anstataux "" vi devas skribi la nomon de la Usenet-a novajxgrupo kiun vi volas, ekz-e alt.answers, biz.comp.services, news.newusers.questions, soc.culture.esperanto, ktp.) Se tio ne funkcias, vi povas provi alian Gopher-ejon. Anstatauxigu la Host-linion per unu el la jenaj: Host=services.canberra.edu.au Host=risc.upol.cz Host=cari.telecom.uqam.ca Host=infopub.uqam.ca Host=gopher.tc.umn.edu (eble; tre okupita) (Ekzistas plurdek tiaj Gopher-aj novajxserviloj!) Tamen kelkaj el tiuj serviloj havigas nur limigitan temaron de novajxgrupoj, do eble necesos provi plurajn gxis vi trovos unu kiu havigas la grupon kiun vi sercxas. Se la novajxgrupo ne ekzistas, la Gopher-servilo sendas mesagxon similan al: "'nntp ls ': path does not exist". Se iu Gopher-ejo ne akceptas mendojn el aliaj lokoj, tiam vi ricevos iun mesagxon similan al "Sorry, we don't accept requests outside campus". Se sukcese, la posxta Gopher-servilo sendos al vi tipan Gopher-menuon el kiu vi povas elekti la unuopajn afisxojn kiujn vi volas legi. Se via mendo rezultigas nenion, se vi ricevas mesagxon "not found", tiam reprocu alihore en la tago. La serviloj estas tre sxargxitaj dum normalaj ofichoroj. [Oni povas diri ke la transporto okazas per DU "kluzoj" inter TRI malsamaj informservoj: La retposxta Gopher-servilo (kun adreso gophermail@... aux simile) estas kluzo inter retposxto kaj Gopher. Gxi tradukas vian retposxtan mendon al mendo kun Gopher-adreso kaj plusendas tiun al la indikita Gopher-ejo ('Host'). Tiu Gopher-ejo povas esti Gopher-a novajx- servilo, do kluzo inter Gopher kaj retnovajxoj. Responde al via mendo, tiu Gopher-ejo kluzas informojn el la retnovajxoj al Gopher, kaj la Gopher-servilo plu-kluzas ilin el la Gopher-sistemo al retposxto, al vi. /Noto de la tradukinto] Notu: la Gopher-posxta mendmesagxo en cxi tiu ekzemplo estas la multe redaktita rezulto de multaj antauxaj mendoj. Mi reduktis gxin al la esencajxoj, por ke gxi estu adaptebla kaj reuzebla. Se vi decidis ke vi mem volas afisxi en novajxgrupon, sendu la tekston de via afisxo al: -news@newsbase.cs.yale.edu @pubnews.demon.co.uk @dispatch.demon.co.uk @paris.ics.uci.edu @crs4gw.crs4.it @berlioz.crs4.it @magus.dgsys.com (ne konfirmita) .usenet@hkucs92.air.org (ne konfirmita) Kelkaj serviloj havas nur limigitan gamon de novajxgrupoj. (Gxisdatan liston eblas peti (angle) de "mg5n+remailers@andrew.cmu.edu".) Anstataux "" vi skribu la nomon de la novajxgrupo. Ekzemple, por afisxi en la grupo news.newusers.questions, vi povus sendi vian mesagxon al: news.newusers.questions-news@newsbase.cs.yale.edu -AUX- news.newusers.questions@pubnews.demon.co.uk Certigu ke vi havas tauxgan temlinion, kaj inkluzivu viajn veran nomon kaj retadreson fine de via mesagxo. KONSILO: SERCXI USENET-NOVAJXGRUPOJN - Vi ne scias la nomon de novajxgrupo? Por sercxi Usenet-grupon pri, ekz-e, karesbestoj (= angle "pets"), sendu retmesagxon al Agora-servilo (vd. la sekcion pri TTT) kun jena linio en la cxefteksto: send http://www.nova.edu/Inter-Links/cgi-bin/news.pl?pets USENET-sercxoj -------------- Servo cxe la Universitato Stanford ebligas sercxi tra novajxgrupoj afisxojn kiuj enhavas interesajn por vi sxlosilvortojn. Vi povas ecx "aboni" kaj ricevi cxiutagan liston de novajxgrupaj afisxoj kiuj kongruas kun viaj sercxkriterioj. Sendu mesagxon al netnews@db.stanford.edu kun HELP en la cxefteksto por ricevi klarigon kun cxiuj detaloj. WAIS-sercxoj per retposxto -------------------------- WAIS signifas 'Wide Area Information Service' (Vast-area informservo) kaj estas ilo por trasercxi aron de pli ol 500 indekshavaj datumbazoj. La aro de temoj tro vastas por gxin prezenti cxi tie, kaj krome, vi baldaux ekscios kiel mem ekhavi la temliston. Mi rekomendas ke vi sendu al la retposxta WAIS-servilo "waismail@sunsite.unc.edu" retmesagxon kun HELP en la cxefteksto por ricevi la plenan 'WAISmail user guide' (gvidilo por WAISmail-uzantoj). Tamen se vi malpaciencas kaj ne volas atendi la gvidilon, jen kelkaj informoj por vin ekigi tuj. Liston de WAIS-datumbazoj ("fontoj") vi povas ricevi sendante al la WAIS-servilo retmesagxon kun la linio search xxx xxx en la cxefteksto. Trarigardu la rezultontan temliston kaj uzu por vi interesan temon en la sekva ekzemplo. Bone, ni sendu ekzemple mesagxon al: waismail@sunsite.unc.edu kun jenaj ordonoj en la mesagxa cxefteksto: maxres 10 search bible babel WAIS do trasercxu la tekston de la datumbazo "bible" (Biblio) kaj redonu al ni maksimume 10 dokumentojn kiuj cxiuj enhavas la vorton "babel". Sukcesa sercxo redonos linio(j)n markita(j)n per "DOCid:", kiuj identigas la pozicion de la trafaj dokumentoj. Por ricevi la plenan tekston de trafa dokumento, resendu unu el la ricevitaj "DOCid:"-linioj (ekzakte kiel gxi aperas) en la cxefteksto de via venonta mesagxo al WAISmail. (Notu: Iam ekzistis retposxta WAIS-servilo cxe "quake.think.com", sed gxi ne plu funkcias. La supre nomita servilo dume ankoraux havas kelkajn erarojn kaj eble ne (bone) funkcios. Provu tial denove du-kluzan metodon, atingante WAIS-on tra posxta Gopher-servilo, laux cxi-sekva priskribo.) Liston de WAIS-datumbazoj vi povas ankaux ricevi sendante mesagxon al iu Gopher-servilo temo "get all" kaj jenaj linioj en la cxefteksto: Type=1 Name=WAIS Databases Path=1/WAISes/Everything Host=gopher-gw.micro.umn.edu Port=70 Trarigardu la rezultontan temliston kaj elektu interesan por vi temon por sercxado. Indiku la sercxvorto(j)n en la temlinio, kaj elkopiu la koncernan Gopher-menueron kiu rilatas vian celatan datumbazon. Ekzemple: Type=7+ Name=bible.src Path=waissrc:/WAISes/Everything/bible Host=gopher-gw.micro.umn.edu Port=70 Vi (espereble) rezulte ricevos Gopher-menuon enhavanta la trafajn "dokumentojn". Por ricevi la plenan tekston de trafa dokumento, simple elektu el la sendita Gopher-menuo kaj vi ricevos la elektitan dosieron retposxte. Laux mia testado la Gopher-a WAIS-servilo ne estas fidinda. Ofte mi rericevis malplenan menuon, sed pluraj, adaj reprovoj fine sukcesis TUT-TERA TEKSAJXO per retposxto ------------------------------- 'World-Wide Web' (Tut-Tera Teksajxo) estas glorata kiel la estonto de Internet-aj navigiloj. Gxi estas hiperteksta kaj plurmedia sistemo kiu ebligas vin salti tra la Reto, legi tekstojn, kaj ricevi bildojn kaj sonojn ligitajn al iu fonto. Cxu vi iam auxdis iun diri: "Malfek', okulumu foje la frandajxojn cxe http://www.ie-ajn.com/umo.html", kaj miris pri kio, diable, ili parolis? Nun vi povas ricevi TTT-ajxojn retposxte, uzante "Agora", retposxtan TTT-servilon. Vi bezonas nenion alian ol la TTT-adreson ('Uniform Resource Locator', URL), tiun longan, malbelan signocxenon kiu kutime komencigxas per la prefikso "http:", "gopher:", aux "ftp:", kaj vi povas elsxuti la TTT-objekton kun tiu adreso sendante mesagxon al unu el jenaj retposxtaj adresoj: agora@dna.affrc.go.jp (Japanio) agora@kamakura.mss.co.jp (Japanio) agora@info.lanic.utexas.edu (Usono) agora@mx.nsu.nsk.su (NUR Rusio) agora@www.undp.org (limigita al "evolulandoj") agora@mail.w3.org (ne funkcias) En la cxeftekston de la mesagxo vi skribu unu el la sekvaj linioj, kie anstataux "" vi skribu la deziratan TTT-adreson. send rsend (retadreso kien sendotu la TTT-ajxo) Tio resendos al vi la menditan dokumenton, kun listo de cxiuj dokumentoj referencitaj en gxi, por ke vi povu fari pliajn mendojn. Por provi TTT-on per retposxto, sendu jenajn ordonojn al Agora-servilo: www send http://www.w3.org Vi ricevos post iom da tempo la helpdosieron pri Agora kaj la 'WWW Welcome Page' (Bonvenigpagxon al TTT), kiu enhavos referencojn al aliaj TTT-dokumentoj esploreblaj kaj esplorindaj. Notu: TTT-adresoj rajtas enhavi nur tiujn signojn: a-z, A-Z, 0-9, kaj jenajn specialajn signojn: /:._-+@%*()?~ Kiel jam dirite, ankaux eblas ricevi retnovajxajn afisxojn tra retposxta TTT-servilo. Ekzemple: send news:soc.culture.esperanto (resendas liston de la plej novaj afisxoj) JEN KELKAJ ALIAJ RETPOSXTAJ TTT-SERVILOJ... Adreso Ordono Notoj ----------------------- ---------- ------------------------- webmail@www.ucc.ie go Sama kiel webmail@curia.ucc.ie w3mail@.gmd.de get *** CXESIS *** web-mail@ebay.com Pagenda; limigita libera sercxado Notu: La posxtaj TTT-serviloj jen kaj jen malfunkcias dum kelkaj tagoj (aux semajnoj) sen klarigo. Se vi ricevas erarmesagxon aux simple neniun reagon, reprovu post kelkaj tagoj. TTT-sercxo per retposxto ------------------------ Ekzistas jen amaso da bonegajxoj tie en TTT, sed kiel gxin trovi? Nu, simile al Archie kaj Veronica por sercxi FTP- kaj Gopher-ejojn, ekzistas kelkaj sercx-"masxinoj" evoluigitaj por sercxi informojn en TTT. Sed gxis nun, necesegis havi senperan Internet-konekton por ilin uzi. Post kelka esplorado mi trovis ke eblas uzi plurajn TTT-sercxilojn per retposxto. Jen kelkaj specimenaj sercxoj per kiuj vi povas sercxi tra TTT helpe de "Lycos", "WebCrawler" kaj "CUI W3 Catalog". Cxiu el tiuj linioj povas esti sendata al Agora-servilo (vd. supre) por plenumi sercxon. Se vin ne interesas la uzataj temoj (spam kaj frog), vi estas bonvena uzi viajn proprajn sxlosilvortojn. Por Lycos, sxlosilvorto finita per punkto "." donas sercxon por ekzakta trafo; sxlosilvorto sen punkto donas sercxon por vortparto (pli precize: vortkomenco). Interligu la sercxvortojn per pluso "+". http://lycos11.lycos.cs.cmu.edu/cgi-bin/flpursuit?spam http://lycos11.lycos.cs.cmu.edu/cgi-bin/flpursuit?spam. http://lycos11.lycos.cs.cmu.edu/cgi-bin/flpursuit?frog.+dissection. Por WebCrawler-sercxoj, vortoj estu interligitaj per pluso. Cxiuj sercxoj estas ekzaktaj; fina punkto ne necesas. http://webcrawler.com/cgi-bin/WebQuery?spam http://webcrawler.com/cgi-bin/WebQuery?frog+dissection Por sercxoj en CUI W3 Catalog, vortoj estu interligitaj per "%20" kiel cxi-sube. Cxiuj sercxoj estas ekzaktaj; fina punkto ne necesas. http://cuiwww.unige.ch/cgi-bin/w3catalog?spam http://cuiwww.unige.ch/cgi-bin/w3catalog?frog%20dissection Dissendolistoj -------------- Ekzistas vere miloj da diskutgrupoj kiuj tenas la kontakton per retposxte bazita sistemo nomata "dissendolistoj" aux simple "posxtlistoj" ('mailing list'). Kiu interesigxas pri certa temo "abonas" koncernan liston kaj do povas sendi kaj ricevi kontribuojn ("afisxojn") per retposxto. Por ricevi bonan enkondukon (anglan) al tiu temo, sendu retmesagxon al: LISTSERV@vm1.nodak.edu En la cxefteksto de via mesagxo estu nur jena ordono: GET NEW-LIST WOUTERS Kiel trovi dissendoliston ------------------------- Por ekscii pri dissendolistoj kiuj trafas viajn interesojn, sendu jenan ordonon al la jxus nomita adreso: LIST GLOBAL / (Kompreneble, anstataux "" vi devas skribi la temon kiun vi sercxas, ekz-e (angle) Marketing, Education, ktp.) Jen alia metodo trovi dissendolistojn: Sendu retmesagxon al Agora-servilo (vd. la sekcion pri TTT) kun jena linio en la CXEFTEKSTO: http://www.ucssc.indiana.edu/mlarchive/?keyword Alia helpa dokumento pri ordonoj por aboni, malaboni kaj sercxi dissendolistajn arhxivojn estas havebla per retmesagxo al: LISTSERV@ubvm.cc.buffalo.edu En la cxefteksto de via mesagxo estu nur jena ordono: get mailser cmd nettrain f=mail Eterne tiuj komencantoj... -------------------------- Se vi estas novulo en Internet, mi rekomendas ke vi abonu la liston HELP-NET, kie vi supozeble trovos respondojn al viaj demandoj. Vi povas aboni gxin sendante la ordonon: SUBSCRIBE HELP-NET en la CXEFTEKSTO de la mesagxo al LISTSERV@VM.TEMPLE.EDU; kaj poste vi povos afisxi viajn demandojn per retposxto al la list-adreso: HELP-NET@VM.TEMPLE.EDU FINGER per retposxto -------------------- Finger ("fingro") estas ilo kiu liveras informojn pri aliaj retanoj. Kutime tiuj informoj estas ne tre interesaj: kiuhore li aux sxi laste uzis sian komputilon, ktp. Sed kelkfoje homoj metas amuzajn utilajn informojn en siajn Finger-respondojn. Por provi Finger, sendu retmesagxon kun: Temo: FINGER donh@netcom.com Al: infobot@infomania.com Vi ricevos informojn pri Esperanto-arangxoj en la usona Golfo-Regiono en Kalifornio! "donh@netcom.com" estas la retadreso de Don Harlow, kiu disponigas tiujn informojn. Gxenerale la formo estas "FINGER ", kie "" ordinare estas la retposxta adreso de la esplorenda persono en formo "uzanto@komputilo". Provu iujn el la jenaj: nasanews@space.mit.edu coke@cs.cmu.edu quake@gldfs.cr.usgs.gov aurora@xi.uleth.ca solar@xi.uleth.ca higgins@dorsai.dorsai.org copi@oddjob.uchicago.edu cyndiw@magnus1.com Nur por amuzigxo, ni provu tri-kluzan trukon: "fingrumi" per kombino de Gopher kaj TTT. Sendu la ordonon: send gopher://:79/0 al iu el la menciitaj retposxtaj TTT-serviloj. Katalog-sercxo per retposxto ---------------------------- "Whois" estas servo kiu pridemandas datumbazon de Internet-aj nomoj kaj adresoj. Se vi sercxas iun aux volas trovi certan komputilon en Internet, sendu retmesagxon kun Temo: whois Al: mailserv@internic.net Provu! Skribu "mit.edu" aux la familinomon de konato anstataux "" kaj vidu kio revenos. Notu ke "Whois" NE estas plena listo de cxiuj Internet-anoj. Gxi enhavas precipe ret-administrantojn kaj kelkajn "gravajn" Internet-ulojn. Alternative, alia nomtrovilo estas datumbazo cxe MIT kiu registras cxiun kiu iam afisxis mesagxon en la retnovajxoj. Sendu retmesagxon al "mail-server@rtfm.mit.edu" kun NUR jena ordono en la cxefteksto: send usenet-addresses/ Indiku kiom ajn da informo kiom vi havas pri tiu persono (familia nomo, antauxnomo, komputila uzantnomo, nomo de komputilo ktp.) por limigi la kvanton de informo kiun vi rericevos. Jen ekzemple sercxo por trovi la adreson de iu "Jane Doe" kiu eble trovigxas cxe Universitato Harvard: send usenet-addresses/Jane Doe Harvard Ankoraux alia, potenca sercxmasxino estas "Netfind", kiu uzas la nomon de persono kaj sxlosilvortojn priskribantajn la materian situon de la persono kaj redonas amaseton da informoj pri la persono(j) kiu(j)n trafas la priskribo. Supozu ke ni volas trovi iun kun familinomo Hardy cxe la Universitato de Colorado en Boulder. Nia Netfind-sercxmendo, sendota al Agora-servilo (vd. liston en la sekcio pri TTT), enhavu nur tiun cxi linion: gopher://ds.internic.net:4320/7netfind%20dblookup?hardy+boulder+colorado Netfind funkcias en du pasxoj. Unue gxi montras liston de Internet-aj retregionoj kiujn trafas viaj sxlosilvortoj; el tiuj vi devas elekti retregiono(j)n kiu(j)n vi opinias tauxga(j), kaj poste Netfind sercxas la personon en la de vi elektita(j) retregiono(j) ('domain(s)'). Nefind per retposxto funkcias tre simile: vi ricevas liston de trafitaj retregionoj el kiuj vi devas elekti iu(j)n tauxga(j)n. Cxiu elektajxo estas numerita, kaj sube de la listo trovigxas la koncernaj "gopher://"-ordonoj. Ni provu la elekton: cs.colorado.edu computer science dept, university of colorado, boulder kaj sekve nia venonta ordono al la Agora-servilo estos: gopher://ds.internic.net:4320/0netfind%20netfind%20hardy%20cs.colorado.edu Se cxio funkcias glate, vi ricevos respondon similan al ^ci tiu: full_name: HARDY, JOE (fikcia persono) email: CrazyJoe@Colorado.EDU phone: (303) 492-1234 address: Campus Box 777 department: COMPUTER SCIENCE Notu: se vi jam scias la retregionon de la persono (ofte kongruas kun la parto de retposxta adreso post la volvita A "@"), vi povas transsalti la unuan pasxon kaj tuj sendi sercxmendon kiel la jxusan. Vi ankaux povas provi "Four11 Online User Directory", senpaga katalogo de retanoj kun iliaj retadresoj. Sendu retmesagxon al info@four11.com por ricevi informojn kiel sercxi la Four11-katalogon. Informoj pri adres-/nom-serviloj per retposxto ---------------------------------------------- Tio eble estas iom teknika, tamen la "Mail Name Server" (dns@grasp.insa-lyon.fr) havigas kelkajn utilajn servojn per retposxto. Jen kelkaj ordonoj kiujn vi povas sendi en la cxefteksto de via mesagxo: help (ricevu cxiujn detalojn) ip (ricevu la Internet-adreson de komputilo) name (ricevu la nomon de komputilo el la adreso) ns (ricevu la nomservilojn de la komputilo) Anstataux "" vi skribu la nomon de la komputilo, en formo simila al "masxino.sekcio.organizo.areo". Anstataux "" vi skribu la 4-bajtan Internet-adreson, ekz-e "134.214.100.25". Alternative, eblas sendi retmesagxon al service@nic.ddn.mil kun "help" en la temlinio por ekscii pri similaj servoj. TELNET per retposxto -------------------- Mi bedauxras - ne eblas. Aux eble gxi tamen eblas, sed sxajnas ke ankoraux neniu efektivigis gxin. Mi gxojegus se iu pruvus min malprava! Kelkaj Ret-frandajxoj --------------------- Jen kelkaj pliaj interesajxoj fareblaj per retposxto. (Kelkaj el ili estas fareblaj NUR per retposxto!) * VIRTUALA PICO! Mendu elektronikan picon per retposxto. Sendu retmesagxon al "pizza@ecst.csuchico.edu" kun "pizza help" en la temlinio por ekscii pli. * KONSULTI VORTARON 'WEBSTER' Por ricevi (anglalingvan) difinon de (angla) vorto, sendu jenan linion al Agora-servilo: send http://c.gp.cs.cmu.edu:5103/prog/webster?whatever kie anstataux "whatever" vi skribu la deziratan vorton. * PLI DA VORTLUDAJXOJ! La (anglalingva) "vortservilo" cxe wsmith@wordsmith.org donas la servojn A.Word.A.Day, Dictionary-by-mail, Thesaurus-by-mail, Acronym-by-mail, Anagram-by-mail, kaj Rhyme-n-Reason * KALENDARO, VETERO, kaj la SVEDA KUIREJESTRO Infomania ofertas amason da servoj per retposxto! Kalendaro (cxiutage gxisdatigata), vetero, katalogo de kompaktaj diskoj, ktp. Sendu retmesagxon al infobot@infomania.com kun Temo: HELP por ekscii cxiujn detalojn. * 'THE USENET ORACLE' - La Orakolo de Usenet Kunlaboreca, anonima kaj humura intersxangxo de demandoj kaj respondoj. Sendu retmesagxon al oracle@cs.indiana.edu por pli da informoj. * SENDI TELEKOPION (FAKSON) PER RETPOSXTO Cxu senkoste telekopii per Internet? Jes ja! Por ekscii detalojn, sendu mesagxon kun jena linio en la cxefteksto al mail-server@rtfm.mit.edu: send usenet/news.answers/internet-services/fax-faq * 'THE ELECTRONIC NEWSSTAND' - La reta gazetkiosko 'The Electronic Newsstand' kolektas artikolojn, komentariojn kaj enhavtabelojn de pli ol 165 periodajxoj kaj havigas ilin al Internet. Por instrukcioj kiel ricevi retposxte, mesagxu al gophermail@enews.com * LA USONAJ PARLAMENTO KAJ REGISTARO Eltrovu cxu VIA deputito (se vi estas usonano) havas retadreson! Simple sendu mesagxon al congress@hr.house.gov kaj vi ricevos liston de parlamentanaj retadresoj. Ankaux eblas retposxti al FAQ@whitehouse.gov por ekscii kiel ricevi gazetarajn komunikojn, paroladojn, dokumentojn ktp. Vi ankaux povas skribi al la usona prezidento (president@whitehouse.gov) aux vicprezidento (vice.president@whitehouse.gov), sed ne atendu retposxtan respondon. Retposxtaj mesagxoj al tiuj adresoj estas simple surpaperigataj kaj traktataj kiel ordinaraj paperaj korespondajxoj! * ALIAJ INFORMFONTOJ DE LA USONA REGISTARO: Sendu jenajn liniojn al mail-server@rtfm.mit.edu (en la mesagxa cxefteksto): send usenet/news.answers/us-govt-net-pointers/part1 send usenet/news.answers/us-govt-net-pointers/part2 * REGULAJ INFORMOJ PRI NOVAJ PATENTOJ Sendu retposxton al patents@world.std.com por pli da informoj pri tiu servo. * 'THE INTERNET MALL' - Internet-komercejo Por ricevi longegan liston de komercaj entreprenoj retkonektitaj, sendu retmesagxon al taylor@netcom.com kun Temo: send mall * TROVI RETPOSXTAJN ADRESOJN Por konsilaro kiel trovi ies retadreson, sendu jenan linion al mail-server@rtfm.mit.edu (en la cxefteksto de la mesagxo): send usenet/news.answers/finding-addresses * SERCXO TRA LA RETNOVAJXOJ Nova servo de la Universitato Stanford ebligas sercxi tra la retnovajxoj per sxlosilvortoj. Eblas ankaux aboni tiun servon kaj cxiun tagon ricevi liston de la retnovajxaj afisxoj kiuj enhavas la celatan sercxvorton. Por pli da informoj skribu mesagxon al netnews@db.stanford.edu kun malplena temlinio kaj nur HELP en la cxefteksto. * SENDI RETPOSXTON AL DIVERSAJ ALIAJ RETOJ Por konsilaro kiel komuniki kun homoj en la diversaj retoj kiuj kune kun Internet konsistigas "la Reton", sendu jenan linion al mail-server@rtfm.mit.edu (en la mesagxa cxefteksto): send usenet/news.answers/mail/inter-network-guide * SENDI RETPOSXTON AL FAMILIANOJ "Family Internet MailCall" estas pagenda servo kiu helpas vin teni la kontakton per privata posxtlisto. Informoj: family-info@mailcall.com * KINO-INFORMO Por ekscii kiel vi ricevos amason da informoj pri filmoj, aktoroj, regxisoroj, ..., sendu mesagxon al movie@ibmpcug.co.uk kun HELP en la temlinio de la mesagxo. * AKCIAJ KURZOJ Se vin interesas la aktuala kurzo por nur 1 aux 2 akcioj, vi povas uzi la servon "QuoteCom". Ili ofertas tiun senpagan servon, krom kelkaj pagendaj servoj. Por informoj, sendu retmesagxon al "services@quote.com" kun la temo HELP. * VALUTAJ KURZOJ Vi povas ricevi la cxiutagan tabelon "Value of Foreign Currencies" kun sxangxokurzoj inter la usona dolaro kaj aliaj valutoj de la "Federal Reserve Bank" en Novjorko, sendante jenan linion al Agora-servilo: send gopher://una.hh.lib.umich.edu/00/ebb/monetary/noonfx.frb * ANONIMA RETPOSXTO La anonimigilo ('anon server') ebligas sendi retmesagxojn kaj afisxi al la retnovajxoj sennome, se iam ekestus tia bezono. Por kompletaj instrukcioj, retmesagxu al help@anon.penet.fi * LISTO DE RETAJ PERIODAJXOJ Mi rekomendegas 'The Internet Press - A guide to electronic journals about the Internet' - "La Internet-a gazetaro: gvidilo al la retaj periodajxoj pri Internet". Por ricevi gxin, retmesagxu al ipress-request@northcoast.com kun la temo: subscribe * 'MUSI-CAL' - Kalendaro de muzikajxoj Retmesagxu al concerts@calendar.com por elsxuti helpmesagxon kiu sciigos vin kiel uzi la retan koncert-kalendaran servon "Musi-Cal". * 'ASK DR. MATH' - Demandu al "d-ro Matematiko" Cxu vi havas matematikan problemon? Neniu problemo tro grandas aux tro etas por tiu teamo. Skribu al dr.math@forum.swarthmore.edu * KONTRAUX-VIRUSA PROGRAMARO F-Prot, unu el la plej bonaj senvirusigiloj por personaj komputiloj, estas mendebla per retposxto. Por ricevi la gxisdatan version (koditan per uuencode) sendu retmesagxon al f-prot-update@complex.is kun jena cxefteksto: send-as: uue * 'SCOUT REPORT' La "Esplorista Raporto" estas semajna periodajxo kun anoncoj pri novajxoj kaj interesajxoj en Internet. Por aboni sendu retmesagxon al LISTSERV@lists.internic.net kun "Subscribe scout-report " en la cxefteksto. * RETKONEKTO-OFERTANTOJ ("Internet Service Providers") Por listo de servoj kiuj ofertas retkonekton en Usono, disdividita laux regionoj, sendu jenan linion al Agora-servilo: send http://thelist.com/???.html (???=regiona telefona prefikso) * RETPOSXTO AL PAPERPOSXTO Cxu sendi mesagxon al iu ulo sen retkonekto en Britio? Sendu gxin al PaperMail! Pagenda servo. Por ekscii pli, retmesagxu al info@papermail.win-uk.net * INTERNET PER TELEFONO KAJ "VOCXA POSXTO" Internet por homoj sen komputilo, nek modemo! Por ekscii pli, skribu al adamnel@sawdust.cvfn.org * ESPERANTAJXOJ Esploru la Esperanto-materialojn en la Reto! Bona komenco estas la supre menciita FTP-ejo "ftp.stack.nl". En la dosierujo /pub/esperanto/introductions.dir vi trovos dosierojn kiuj gvidos vin plu: La Esperanto-adresaro, la fakdosiero de la grupo soc.culture.esperanto ("FAQ") kaj la "Flavaj Pagxoj". Aux esploru la Esperanto-mondon en TTT per TTT-servilo, komencante per la centra Esperanto-pagxo en TTT, cxe adreso: http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto/ aux per la Virtuala Esperanto-Biblioteko cxe: http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/veb/ Rekomenditaj legajxoj --------------------- Ekzistas multaj bonaj libroj kaj gvidiloj por helpi vin enigxi en Internet-on, kaj jen estas kelkaj rekomendataj de mi. La unua estas senpaga (FTPmail-ordonoj cxi-sube), kaj la aliaj estas troveblaj en la plej multaj librovendejoj kun komputil-rilataj libroj. "Zen and the Art of the Internet", de Brendan Kehoe open ftp.std.com chdir obi/Internet/zen-1.0 get zen10.txt "Everybody's Guide to the Internet", de Adam Gaffin Eldonis: MIT Press ISBN: 0-262-57105-6 Prezo: 14.95 USD "The Internet Guide For New Users", de Daniel P. Dern Eldonis: McGraw-Hill ISBN: 0-07-016511-4 Prezo: 27.95 USD Aldono de la tradukinto: Kompreneble ekzistas multaj (bonaj aux malpli bonaj) libroj pri Internet ankaux en aliaj lingvoj ol la angla, kiujn kompreneble ne eblas listigi cxi tie. Kelkajn el ili indikas la alilingvaj tradukoj de cxi tiu dosiero. Libro pri Internet en Esperanto laux mia scio gxis nun ankoraux mankas. Se vi pretas helpi sxtopi tiun truon, verkante aux tradukante tekston, vi grave helpos al reta Esperantujo! Kontakti la auxtoron -------------------- "Doctor Bob", konata ankaux kiel Bob Rankin, volonte ricevos viajn reagojn pri tiu cxi gvidilo. Li estas atingebla per la sekvaj adresoj. Sendu korektojn, ideojn, proponojn kaj komentojn per retposxto. Mi provos inkluzivi cxiajn novajn retposxtajn servojn en venontaj eldonoj de tiu cxi gvidilo. Retposxto : BobRankin@MHV.net TTT : http://csbh.mhv.net/~bobrankin Paperposxto : Doctor Bob, P.O. Box 39, Tillson NY, 12486, Usono Pli da publikajxoj de "Doctor Bob"! ----------------------------------- Anonco ... +------------------------------------------------+ | "100 COOL THINGS TO DO ON THE INTERNET!" | | Doctor Bob's Internet Tour Guide | | Over 100 places you *must* visit in cyberspace | +------------------------------------------------+ Internet-vojagxgvidilo de Doctor Bob Pli ol 100 *vizitendaj* lokoj en "Retlando" Jen la gvidilo kiun mi sxatintus havi kiam mi komencis Internet-umi. Nur eta superrigardo pri kio estas farinda kaj kiel farebla. Ne 300 pagxojn, kaj ne 39 USD! Tiu informo povus sxpari al vi monon, horon da valora tempo, aux gvidi vin al nova kariero. Jen orminejo da informoj, programaro kaj servoj tie en la Reto, kiuj nur atendas esti malkovritaj! Cxi cxio povas esti via, sed ne estas facile... Tial vi *devas* havi tiun informplenan reporton kiu inicas vin al: * Retaj datumbazoj * Retaj katalogoj * Programaraj cxiesajxoj * Butikumi en "Retlando" * Dungoanoncoj en la Reto * CXIO SENPAGA! +-------------------------------------+ | DOCTOR BOB'S INTERNET POWER TOOLS | | Secrets of the Net Literate | +-------------------------------------+ Sekretoj de la Reta malanalfabeto ...instruos al vi pri multpovajn Internet-sercxilojn kaj metodojn kiel trovi ulojn, ejojn kaj ajxojn en la reta mondo. Ne skribita por la jam-ekspertoj - jen por ordinaraj uzantoj kiuj volas ricevi lauxeble plej multe el siaj enretaj spertoj kaj volas lerni kiel individue cxerpi el la enorma potencialo de Internet. Kion ajn vi volas trovi en Retlando - cxu longe perditan amikon, cxu registaran dokumenton, cxu iun specifan dosieron aux simple bonan kokinan kuirrecepton - vi havos la necesajn spertojn kaj lertojn, leginte tiun cxi helpilon! +------------------------------------------------+ | DOCTOR BOB'S INTERNET BUSINESS GUIDE | | An Introduction to Good | | Old-Fashioned Capitalism In Cyberspace | +------------------------------------------------+ Enkonduko al bona tradicia Kapitalismo en "Retlando" Ekzistas manieroj kiel komerci en la Reto sen kolerigi la logxantojn de la reta regno. Vi povas malaltigi viajn elspezojn, havi enspezojn, kaj ecx rikolti dankojn por disponigi vian servon al la Reto - se vi scias fari tion gxuste! Mi ne povas promesi ke vi gajnos amason da mono vendante vian produkton aux servon, sed mi certas ke vi leginte tiun gvidilon pli bone komprenos pri: * Retaj iloj kaj teknikoj * Senpagaj helpiloj * Lancxi vian komercadon * Eviti "kaptilojn" enrete * Komerco en la Reto * Ricevi pagon perrete Por ricevi vian ekzempleron de "100 COOL THINGS TO DO ON THE INTERNET!" aux "DOCTOR BOB'S INTERNET POWER TOOLS" aux "DOCTOR BOB'S INTERNET BUSINESS GUIDE" simple sendu po 5 USD (kontante, cxeke, aux kreditkarte) kaj koverton (afrankitan kaj adresitan al vi mem) al: --> Doctor Bob --> PO BOX 39, DEPT U5 --> TILLSON, NY 12486 --> Usono Se vi volas ricevi la libro(j)n retposxte (tio estas la preferata metodo!), tiam ne necesas la koverto, sed nepre sendu vian retposxtan adreson kun la mendo. Sxparu monon, domagxu la arbaron - mendu kaj ricevu elektronike! Por pagi per via kreditkarto, sendu la sekvan informon per paperposxto al la supra adreso, aux retposxte al BobRankin@MHV.net : - numero de Visa/MasterCard/Discover/Amex-karto, "valida gxis"-dato - via nomo (kiel sur la karto) - posxtadreso kaj telefonnumero - kiom da ekzempleroj vi mendas - konstato 'I authorize Doctor Bob Publications to charge the price of this order to my credit card.' - "Mi rajtigas al 'Doctor Bob Publications' debeti per la prezo de cxi tiu mendo mian kreditkarton." Ekster Usono kaj Kanado: NUR RETPOSXTA SENDO, kaj se estas tro malfacile akiri usonan monon, sendu 12 irk-ojn anstatauxe. Mi ne povas akcepti cxekojn aux posxtmandatojn de ne-usonaj bankoj. ---------------------------------------------------------------------- Aldono de la tradukinto: Glosoj ------ Kelkaj anglaj terminoj kun esperantaj vortoj uzeblaj por ili. Por kelkaj anglajxoj mi indikis proksimumegan prononcon (versxajne pli usonecan ol britecan). Majusklo indikas akcentitan vokalon, dupunkto longan. Internet = Internet, Interreto e-mail [Imejl] = komputilreta posxto, retposxto; retmesagxo e-mail address = retadreso subject [sAbgxekt] = temo subject line [- lajn] = temlinio head(er) [hEd(r)] = kapo (de retmesagxo) body = cxefteksto file [fajl] = dosiero directory [dirEkteri] = dosierujo executable [eksekjUtebl] = lancxebla binary [bAjneri] = duuma boolean [bUljen] = bulea read me [ri:d mi] = legu min README file = legumino online [Onlajn] = rektlinee, konektite, alsxaltite, malauxtonome offline [Oflajn] = senlinee, nekonektite, forsxaltite, auxtonome login = saluti logout = adiauxi upload [Aplo:d] = alsxuti download [dAuxnlo:d] = elsxuti gateway = kluzo mail server = retposxta servilo(*) ASCII [Aski] = Askio byte [bajt] = bajto, bitoko (FTP) site [sajt] = (FTP-)ejo, arhxivejo (Gopher) host = Gopher-ejo BBS = bultenejo WWW = WWW, TTT URL = TTT-adreso Archie [A:cxi:] = Archie Gopher [gOfer] = Gopher Veronica [verOnika] = Veronica Usenet [jU:znet] = Usenet, retnovajxoj newsgroup [njU:zgru:p] = (novajx)grupo, forumo to post; posting = afisxi, afisxo FAQ list, Frequently Asked Questions (list) = fakdosiero (*) Atentu, ke laux la konvencio ke "X-a Y-servilo" unusence signifu "per-X-a servilo de Y", oni prefereu NE diru "posxtservilo" anstataux "posxta servilo"! ---------------------------------------------------------------------- Kopirajto/Copyright (c) 1994-95, "Doctor Bob" Rankin Kopirajto/Copyright (c) 1995-96, Martin Weichert, por la esperantigo Cxiuj rajtoj rezervitaj. Permeso estas donita por sensxangxe kopii kaj disvastigi tiun cxi dokumenton kondicxe ke la kopirajt-indiko kaj tiu cxi permes-indiko restu en cxiuj kopioj. Vi rajtas alsxuti gxin al via preferata bultenejo aux Internet-servilo! Kiu volas resumi tiun cxi dokumenton en aliaj publikajxoj rajtas fari tion, sed bonvole inkluzivu ene la instrukciojn kiel ekhavi la plenan dokumenton. Mi ankaux petas afable ke vi havigu al mi ekzempleron de la publikigita artikolo. Cxiujn komentojn aux proponojn pri la Esperanta versio bonvole sendu al: Martin WEICHERT, martinw@cs.chalmers.se # # #